photo 113*150 banner

Index > Manifesto > Esperanto > Translation_Broccatelli

[HTML] [Word] [PDF] [ODT]

I. LA KRIZO DE LA MODERNA CIVILIZO


La moderna civilizo metis kiel propran fundamenton la principon pri libereco, laŭ kiu homo devas vivi ne kiel simpla instrumento aliula, sed kiel memstara centro de vivo. Konforme al tiu kodo grandioza historia procezo surmetadis sin sur ĉiujn aspektojn de la socia vivo, kiuj ĝin ne respektis.

1. Oni asertis la egalan rajton de ĉiuj nacioj, organizi sin en sendependaj ŝtatoj. Ĉiu popolo, difinita laŭ siaj gentaj, geografiaj, lingvaj, historiaj karakterizoj, devis trovi en la ŝtata organizaĵo memstare kreita laŭ ĝia aparta koncepto pri la politika vivo, la ilon por plej bone kontentigi siajn bezonojn, sendepende de ĉia fremda interveno. La ideologio de nacia sendependeco estis potenca fermento de progreso; ĝi transirigis homojn trans mallarĝvidajn paroĥismojn, direkte al pli vasta solidareco kontraŭ subpremado fare de fremdaj superregantoj; ĝi forigis multajn el la bariloj, kiuj malhelpis la cirkuladon de homoj kaj de varoj; ĝi plivastigis, interne de la teritorio de ĉiu nova ŝtato, ĝis la malpli progresintaj regionoj, la instituciojn kaj la regsistemojn de la pli civilizitaj. Tamen ĝi portis kun si la ĝermojn de la kapitalisma imperiismo, kiujn nia generacio vidis gigantiĝi, ĝis la formiĝo de la totalismaj ŝtatoj kaj la senkateniĝo de la mondmilitoj.

Nacio nun ne plu estas rigardata kiel historia produktaĵo de la kunvivado de la homoj, kiuj, alveninte danke al longa procezo al pli granda unueco de moroj kaj de aspiroj, trovas en sia ŝtato la plej efikan formon, por organizi la kolektivan vivon en la kadro de la tuta homa socio; male ĝi fariĝis dieca estaĵo, organizaĵo devanta prizorgi nur sian propran ekziston kaj sian propran disvolviĝon, tute ne zorgante pri la damaĝo, kiun aliaj povas ricevi de tio. La absoluta suvereneco de la naciaj ŝtatoj portis al la volo je superrego de ĉiu el ili, ĉar ĉiu unuopa sentas sin minacata de aliula potenco kaj rigardas kiel "sian vivospacon" pli kaj pli vastajn teritoriojn, kiuj ebligu al ĝi, libere moviĝi kaj certigi al si la vivrimedojn, dependante de neniu. Tiu volo de superrego ne povus kvietiĝi alie ol en la hegemonio de la plej forta ŝtato super ĉiuj ceteraj enservutigitaj.

Sekve de tio la ŝtato, iama defendanto de la libereco de la civitanoj, aliformiĝis al mastro de servantaj regatoj, havante ĉiujn rajtojn kaj povojn, por igi maksimuma ilian militan efikecon. Eĉ dum pacperiodoj, rigardataj kiel paŭzoj por preparado de la neeviteble sekvontaj militoj, la volo de la militistaj rondoj jam superregas en multaj landoj super tiu de la civilaj rondoj, pli kaj pli malfaciligante la funkciadon de liberaj politikaj regsistemoj: la instruado, la scienco, la produktado, la administraj aparatoj estas ĉefe direktitaj al la celo pligrandigi la militan potencon; la patrinoj estas rigardataj kiel soldatnaskantinoj kaj sekve premiataj laŭ la samaj kriterioj, laŭ kiuj en la ekspozicioj oni premias la plej fekundajn brutojn; la infanoj estas edukataj, ekde la plej frua aĝo, al la metio de la armoj kaj al la malamo kontraŭ fremduloj; la individuaj liberecoj malgrandiĝas ĝis nulo tial, ke ĉiuj estas soldatoj organizite kaj daŭre alvokataj soldatservi; la sinsekvaj militoj devigas forlasi la familion, la laboron, la havaĵojn kaj oferi la vivon mem por celoj, kies valoro neniu vere komprenas; en malmultaj tagoj estas detruataj la rezultoj de jardekoj da penadoj faritaj por kreskigi la kolektivan bonstaton.

La totalismaj ŝtatoj estas tiuj, kiuj plej konsekvence realigis la unuigon de ĉiuj fortoj, efektivigante la maksimumon da alcentrigo kaj da aŭtarcio, kaj tial ili pruvis sin la organismoj plej bone adaptiĝintaj al la hodiaŭa internacia medio. Sufiĉas ke iu nacio faras paŝon antaŭen al pli akcentita totalismo, por ke ĝi estu sekvata de la aliaj en la saman sulkon kuntrenitaj de la volo postvivi.

2. Oni asertis la egalan rajton de ĉiuj civitanoj en la formado de la ŝtata volo. Tiu ĉi devis do rezulti kiel la sintezo de la ŝanĝiĝemaj ekonomiaj kaj ideologiaj postuloj de ĉiuj libere sin esprimintaj sociaj kategorioj. Tia politika organizo ebligis korekti aŭ almenaŭ mildigi multajn el la plej malharmoniaj maljustaĵoj hereditaj el la pasintaj reĝimoj. Sed la libereco de preso kaj de asociiĝo kaj la progresiva disvastiĝo de la balotrajto igis pli kaj pli malfacila la defendadon de malnovaj privilegioj, ĉe konservado de la reprezenta sistemo.

La nenioposedantoj iom post iom lernis utiligi ĉi tiujn ilojn, por ataki la rajtojn akiritajn fare de la bonstataj klasoj; la sociaj impostoj sur la ne-perlaboritaj rentoj kaj sur la heredaĵoj, la progresivaj impostoj sur la pli grandaj riĉecoj, la senimpostigo de la plej malaltaj enspezaroj kaj de la plej necesaj bonaĵoj, la senpageco de la publikaj lernejoj, la kresko de la elspezoj por asistado kaj socia antaŭzorgo, la agraraj reformoj, la kontrolado de la fabrikoj, ĉio ĉi minacis la privilegiitajn klasojn en iliaj plej fortikigitaj citadeloj.

Eĉ tiuj privilegiitaj klasoj, kiuj estis konsentintaj la egalecon de la politikaj rajtoj, ne povis allasi, ke la malriĉaj klasoj utiligu ilin, por klopodi realigi faktan egalecon, kiu donos al tiuj rajtoj konkretan enhavon de efektiva libereco. Kiam post la fino de la unua mondmilito la minaco fariĝis tro serioza, tiam kompreneble okazis, ke tiuj klasoj varme aplaŭdis kaj apogis la starigon de diktatorecoj, kiuj forprenis la laŭleĝajn armojn el la manoj de iliaj kontraŭuloj.

Aliflanke la formiĝo de gigantaj industriaj kaj bankaj kompleksoj kaj de sindikatoj kunigantaj sub ununura gvidado tutajn armeojn da laboristoj – dum tiuj sindikatoj kaj kompleksoj premadis sur la registaro por akiri la politikon plej taŭgan por siaj interesoj – minacis dissolvigi la ŝtaton mem en plurajn ekonomiaj baronejojn akre luktantajn inter si. La demokrat-liberalaj regsistemoj, fariĝante la instrumento, kiun tiuj grupoj utiligis por pli bone ekspluati la tutan civitanaron, pli kaj pli perdadis sian prestiĝon, kaj tiel disvastiĝis la konvinko, ke nur totalisma ŝtato, forigante la popolajn liberecojn, povos iel solvi la interes-konfliktojn, kiujn la ekzistantaj politikaj institucioj ne plu sukcesas bridi.

Fakte, poste, la totalismaj reĝimoj entute plifirmigis la poziciojn de la diversaj sociaj kategorioj en la unuope atingitaj punktoj, kaj forbaris, per polica kontrolado pri la tuta vivo de la regnanoj kaj per perforta forigo de ĉiuj malkonsentantoj, ĉian laŭleĝan eblecon de plua korektado al la ekzistanta stato de la aferoj. Oni tiel sekurigis la ekzistadon de absolute parazita klaso de la forestadantaj terposedantoj kaj de la rentuloj, kiuj kontribuas en la socia produktado nur eltondante la kuponojn de siaj valorpaperoj; de la monopolistaj klasoj kaj de la ĉensocietoj, kiuj ekspluatas la konsumantojn kaj forvaporigas la monon de la etŝparantoj; de la plutokratoj, kiuj, kaŝite post la kulisoj, tiras la fadenojn de la politikistoj, por direkti la tutan ŝtatmaŝinon laŭ propra ekskluziva avantaĝo, sub ŝajna celado al la superaj naciaj interesoj. Estas konservataj la kolosaj riĉaĵoj de la malmultaj kaj la mizero de la grandaj amasoj, eksterlasitaj for de ĉia ebleco ĝui la fruktojn de la moderna kulturo. Estas savita, en siaj ĉefaj trajtoj, ekonomia reĝimo, en kiu la materiaj rezervoj kaj la laborfortoj, kiuj devus esti direktitaj al la kontentigo de la bezonoj fundamentaj por la disvolviĝo de la homaj vivenergioj, male estas turnitaj al la kontentigo de la plej sensignifaj deziroj de tiuj, kiuj havas la eblecon, pagi la plej altajn prezojn; ekonomia reĝimo, en kiu pere de la heredorajto la potenco de la mono daŭre restas ĉe la sama klaso, transformiĝante en privilegion sen ia ajn rilato al la socia valoro de la efektive plenumitaj servoj, kaj la kampo de la proletaj eblecoj restas tiel malvastigita, ke por vivi la laboristoj estas ofte devigataj lasi ekspluati sin fare de tiu, kiu proponas al ili ian ajn eblecon de laboro.

Por teni senmovaj kaj submetitaj la laboristajn klasojn, la sindikatoj estas transformitaj, el liberaj lukt-organizaĵoj gvidataj de homoj ĝuantaj la konfidon de la anoj, al organoj de policista gardado, sub la direktado de oficistoj elektitaj de la reganta grupo kaj respondecaj nur al ĝi. Se ia korekto estas farata al tia ekonomia reĝimo, ĝi estas ĉiam nur diktita de la postuloj de militarismo, kiuj kunfluis kun la reakciaj celoj de la privilegiitaj klasoj en la starigon kaj plifirmigon de la totalismaj ŝtatoj.

3. Kontraŭ la aŭtoritatisma dogmemo, oni asertis la daŭran valoron de la kritika spirito. Ĉio, kio estis asertita, devis doni racian kialon pri si aŭ malaperi. Al la metodeco de tiu ĉi senantaŭjuĝa sintenado, oni ŝuldas la plej grandajn konkerojn de nia socio en ĉiu kampo. Sed tiu ĉi spirita libereco ne rezistis kontraŭ la krizo, kiu starigis totalismajn ŝtatojn. Novaj dogmoj akceptendaj pro fido, aŭ akceptendaj hipokrite, enloĝiĝas kiel mastroj en ĉiujn sciencojn.

Kvankam neniu scias, kio estas raso, kaj la plej elementaj historiaj nocioj rezultigas la absurdecon de tio, oni postulas de la fiziologoj, ke ili demonstru kaj konvinku, ke oni apartenas al elektita raso, nur tial, ke imperiismo bezonas tiun ĉi miton, por ekzalti en la amasoj malamon kaj orgojlon. La plej evidentajn konceptojn de la ekonomia scienco oni devas rigardi kiel anatemojn, por prezenti la aŭtarcian politikon, la bilancitajn interŝanĝojn kaj la ceterajn rustiĝintajn pra-ilojn de merkantilismo kiel eksterordinarajn eltrovaĵojn de niaj tempoj. Kaŭze de la ekonomia interdependeco de ĉiuj mondpartoj, vivospaco por ĉiu popolo, volanta konservi vivnivelon respondan al la moderna civilizo, estas la tuta globo; sed oni kreis la pseŭdosciencon geopolitikan, kiu volas pruvi la konsiston de la teorio pri vivospacoj, por doni teorian veston al la imperiisma volo je altrudado.

La historio estas falsata en siaj esencaj donitaĵoj, je la intereso de la reganta klaso. Bibliotekoj kaj librovendejoj estas "elpurigataj" je ĉiuj verkoj rigardataj kiel malortodoksaj. La mallumoj de obskurantismo denove minacas sufoki la homan spiriton. La socia etiko mem de libereco kaj de egaleco estas elradikigata. La homoj ne estas plu rigardataj kiel liberaj civitanoj, kiuj utiligas la ŝtaton por pli bone atingi siajn kolektivajn celojn. Ili estas servantoj de la ŝtato, kiu decidis, kiuj estu iliaj celoj; kaj kiel volon de la ŝtato oni ĉiam konsideras nur la volon de la posedantoj de la ŝtata potenco. La homoj ne plu estas subjektoj de juro, sed, hierarkie ordigitaj, ili devas sendiskute obei la superajn aŭtoritatojn, je kies pinto sidas oportune diigita ĉefo. La kasto-reĝimo altrude renaskiĝas el siaj cindroj.

Tiu ĉi reakcia totalisma civilizo, triumfinte en pluraj landoj, trovis fine en la nazia Germanio la potencon, kiu opiniis sin kapabla eltiri el ĝi la lastajn konsekvencojn. Post tre zorga preparado, aŭdace kaj senskrupule ekspluatante la rivalecojn, la egoismojn, la stultecon aliulajn, kuntrenante en sia sekvantaro aliajn vasalajn ŝtatojn – unue Italion –, aliancinte sin kun Japanio, kiu strebas al samaj celoj en Azio, ĝi ĵetis sin en la entreprenon de perforta altrudo. Ties venko signifus la definitivan firmiĝon de totalismo en la mondo. Ĉiuj ĝiaj karakterizoj estus ĝismaksimume akrigitaj, kaj la progresemaj fortoj estus por longa tempo kondamnitaj je nur negativa opozicio.

La tradicia aroganteco kaj maldiskutemo de la germanaj militistaj klasoj povas jam doni al ni ideon pri tio, kio estus la karaktero de ilia superregado, post venka milito. La venkintaj Germanoj povus eĉ permesi al si formale respekti ŝajnon de malavareco kontraŭ la ceteraj eŭropaj popoloj, formale respekti iliajn teritoriojn kaj politikajn instituciojn, por regadi, tiel kontentigante la stultan patriotan senton, kiu rigardas la kolorojn de la landlimaj palisoj kaj la naciecon de la politikistoj prezentiĝantaj sur la scenejo, anstataŭ rigardi la rilaton de la fortoj kaj la efektivan enhavon de la ŝtataj aparatoj. Ĉiel ajn kamuflita, la realaĵo estus ĉiam la sama: renovigita disdivido de la homaro inter Spartanoj kaj helotoj.

Eĉ kompromisa solvo inter la militantaj partioj signifus plian antaŭenpaŝon al totalismo, ĉar ĉiuj landoj, kiuj estus eskapintaj el la ĉirkaŭpremo de Germanio, estus devigitaj adopti ĉi ties samajn formojn de politika organizo, por adekvate prepari sin al rekomenco de la milito.

Sed Hitlera Germanio, se ĝi povis disbati unu post la alia la pli malgrandajn ŝtatojn, per sia agado devigis pli kaj pli grandajn fortojn eniri en la batalon. La kuraĝa batalemo de Britio, eĉ en ĝia plej kriza momento, kiam ĝi estis restinta sola en la alfrontado al la malamiko, estigis tion, ke Germanoj iris kontraŭpuŝiĝi kontraŭ la persista rezistado de la soveta armeo, kaj tio donis tempon al Usono, ekmarŝigi la mobilizon de siaj grandegaj produktaj kapabloj. Kaj tiu ĉi lukto kontraŭ la germana imperiismo strikte kunligiĝis kun la lukto, kiun la ĉina popolo estas faranta kontraŭ la japana imperiismo.

Grandegaj amasoj da homoj kaj riĉaĵoj estas jam envicigitaj kontraŭ la totalismaj potencoj; la fortoj de tiuj ĉi potencoj jam atingis sian verton kaj nun ili povas nur pasive konsumiĝi. La kontraŭaj fortoj, male, jam preteriris la momenton de plej granda deprimiĝo kaj nun estas suprenirantaj.

La milito de la aliancanoj pli kaj pli vekas ĉiutage la volon je libereco ankaŭ en la landoj, kiuj suferis la perforton kaj estis konfuzitaj pro la ricevitaj batoj; kaj ĝi eĉ vekas tian volon en la popoloj mem de Akso, kiuj ekkomprenas, ke oni kuntrenis ilin en senesperan situacion, nur por kontentigi la avidecon je superregado de iliaj mastroj.

La malrapida procezo, danke al kiu grandegaj amasoj da homoj lasis sin pasive modli fare de la nova reĝimo, adaptante sin al ĝi kaj tiel kontribuante plifirmigi ĝin, haltis; anstataŭe komenciĝis la kontraŭa procezo. En tiu ĉi grandega ŝvel-ondo, kiu malrapide suprenleviĝas, retrovas sin ĉiuj progresemaj fortoj: la plej klarvidaj partoj de la laboristaj klasoj, kiuj ne lasis sin deturni, fare de teroro kaj de allogoj, for de ilia strebado al supera formo de vivo; la plej konsciaj elementoj de la intelektulaj klasoj, ofenditaj de la degradiĝo, kiun suferas la inteligento; entreprenistoj, kiuj, sentante sin kapablaj je novaj iniciatoj, volus liberiĝi de la burokratiaj ligaĵoj kaj de la naciaj aŭtarcioj, kiuj malhelpas ĉiun ilian moviĝon; fine ĉiuj, kiuj pro denaska sento de digneco ne kapablas klini sian spinon en la humiliĝo de la servuteco.

    Al ĉiuj ĉi fortoj estas hodiaŭ konfidita la savo de nia civilizo.


II. TASKOJ DE LA POSTMILITO – LA EŬROPA UNUECO


La malvenko de Germanio tamen ne aŭtomate portus al reordigo de Eŭropo laŭ nia idealo de civilizo.

En la mallonga intensa periodo de ĝenerala krizo (dum kiu la ŝtatoj kuŝos frakasite sur la grundo, dum kiu la popolaj amasoj anksie atendos la novajn parolojn kaj estos fandita materio, arda, en novajn formojn muldebla, kaj ili estos kapablaj akcepti la gvidadon de serioze internaciistaj homoj), tiam la klasoj kiuj estis plej privilegiitaj en la malnovaj naciaj sistemoj, trompe aŭ perforte klopodos amortizi la ondon de la internaciistaj sentoj kaj pasioj, kaj emfaze entreprenos la rekonstruadon de la malnovaj ŝtataj organismoj. Kaj estas verŝajne, ke la britaj estroj, eble konsente kun la usonaj, provos puŝi la aferojn laŭ tiu direkto, por rekomenci la politikon de ekvilibro de la potencoj, en la ŝajna tuja intereso de siaj imperioj.

La konservativaj fortoj, nome: la estroj de la fundamentaj institucioj de la naciaj ŝtatoj; la superaj kadroj de la armeoj, havantaj ĉe sia verto la monarkiojn, kie ili ankoraŭ ekzistas; tiuj grupoj de la monopolista kapitalismo, kiuj ligis la sortojn de siaj profitoj al la sortoj de la ŝtatoj; la grandaj agraraj posedantoj kaj la altaj ekleziaj ĥierarkioj, kiuj nur ĉe stabila konservativa socio povas vidi certigitaj siajn parazitajn enspezojn; kaj je ilia sekvo la tuta sennombra vico de tiuj, kiuj de ili dependas, aŭ eĉ nur estas lumblindigitaj de ilia tradicia potenco; ĉiuj ĉi reakciaj fortoj jam hodiaŭ sentas, ke la konstruaĵo kraketadas, kaj ili klopodas savi sin. La disfalo abrupte senigus ilin je ĉiuj garantioj, kiujn ili havis ĝis nun, kaj eksponus ilin al la atako de la progresemaj fortoj.


La revolucia situacio: malnovaj kaj novaj tendencoj


La falo de la totalismaj reĝimoj emocie signifos por tutaj popoloj la alvenon de "libereco"; estos malaperinta ĉiu bremso, kaj aŭtomate regos tre vasta libereco de parolo kaj de asociiĝo. Tio estos la trumfo de la demokrataj tendencoj. Ili havas sennombrajn nuancojn, kiuj iras de tre konservativa liberalismo ĝis socialismo kaj ĝis anarkiismo. Ili kredas je la "spontana generiĝo" de la okazaĵoj kaj de la institucioj, je la absoluta boneco de la impulsoj venantaj de sube. Ili ne volas altrudi sin al la "historio", al la "popolo", al la "proletaro" aŭ kiel ajn alie ili nomas sian diaĵon. Ili deziregas la finon de la diktatorecoj, imagante ĝin kiel redonon al la popolo de la nenuligeblaj rajtoj je memdecido. La kronado al iliaj revoj estas konstituci-fara asembleo, elektita per la plej larĝa balotrajto kaj la plej skrupula respekto al la rajtoj de la voĉdonantoj, kiuj decidu, kian konstitucion oni donu al si. Se la popolo estas nematura, ĝi donos al si malbonan konstitucion; sed korekti ĝin oni povos nur per konstanta laboro de konvinkado.

La demokratoj ne rezignas principe je perforto; sed ili volas uzi ĝin nur tiam, kiam la plimulto estas konvinkita pri ĝia nepra neceso, nome kiam ĝi jam estas preskaŭ superflua punkteto metota super la litero "i"; tial ili estas la estroj taŭgaj nur en la tempoj de ordinara administrado, kiam iu popolo estas ĝenerale konvinkita pri la boneco de la fundamentaj institucioj, kiuj devas nur esti retuŝataj en relative neĉefaj aspektoj. En la revoluciaj tempoj, en kiuj la institucioj devas esti ne administrataj, sed kreataj, la demokrata praktiko krake malsukcesas. La kompatinda senpoveco de la demokratoj en la revolucioj rusa, germana kaj hispana estas tri el la plej freŝaj ekzemploj. En tiaj situacioj, kiam disfalis la malnova ŝtata aparato, kun siaj leĝoj kaj sia administrado, tuj svarmas, kun ŝajnoj de malnova laŭleĝeco aŭ kun malŝato al ĝi, granda nombro da asembleoj kaj popolaj reprezentantaroj, en kiuj kunvenas kaj agitiĝas ĉiuj progresemaj fortoj. La popolo havas ja kelkajn fundamentajn bezonojn satigendajn, sed ĝi ne ĝuste scias, kion ĝi volu kaj kion ĝi faru. Mil sonoriloj sonoras en ĝiaj oreloj. Per siaj milionoj da kapoj ĝi ne sukcesas orientiĝi kaj diseriĝas en multajn tendencojn luktantajn inter si.

En la momento kiam estas bezonataj la maksimumaj decidemo kaj aŭdaco, la demokratoj sentas sin konfuzitaj, ne havante malantaŭ si spontanan popolan konsenton, sed nur malklaran tumultadon de pasioj. Ili opinias, ke ilia devo estas konsistigi tiun konsenton, kaj ili prezentas sin kiel admonantaj predikistoj, dum oni bezonas ĉefojn, kiuj gvidu, kien oni alvenu. Ili maltrafas la cirkostancojn favorajn al la plifirmiĝo de la nova reĝimo, klopodante tuj funkciigi organojn, kiuj bezonas longan preparadon kaj estas taŭgaj por relative trankvilaj periodoj; ili donas al siaj kontraŭuloj armojn, kiujn tiuj poste utiligos por renversi ilin; ili ja reprezentas, resume, en siaj mil tendencoj, ne la volon je renovigo, sed la senbazajn dezirojn regantajn en ĉiuj mensoj, kiuj, reciproke paralizante sin, preparas la favoran terenon por kreskado de la reakcio. La demokrata metodologio estas balasto en la revolucia krizo.

Dum la demokratoj pli kaj pli eluzadus en siaj parolbataloj sian unuan popularecon de partianoj de la libereco, maltrafante ĉian seriozan politikan kaj socian revolucion, neeviteble rekonstruiĝadus la antaŭtotalismaj politikaj institucioj, kaj la lukto ree disvolviĝus laŭ la malnovaj skemoj de kontraŭfrontiĝo de la klasoj.

La principo, laŭ kiu la klasbatalo estas la kriterio, al kiu oni devas rilatigi ĉiujn politikajn problemojn, konsistigis la fundamentan gvidlinion precipe por la laboristoj en la fabrikoj, kaj ĝi helpis doni konsiston al ilia politiko, dum ne temis pri la fundamentaj institucioj, sed tio fariĝas kaŭzo de izoliĝo de la proletaro, kiam altrudiĝas la neceso, transformi la tutan organizon de la socio. La laboristoj, klase edukitaj, tiam ne kapablas vidi ion alian ol siajn apartajn klasajn aŭ eĉ kategoriajn celojn, ne zorgante pri la maniero, kiel kunordigi ilin kun la interesoj de la aliaj klasoj; aŭ ili strebas al unuflanka diktatoreco de sia klaso, por efektivigi la utopian kolektivigon de ĉiuj materiaj produktiloj, indikitan de jarcenta propagando kiel la superan sanigilon por ĉiuj iliaj malbonoj. Tiu ĉi politiko ne sukcesas trovi favoron ĉe iu ajn alia socitavolo krom la laboristoj, kiuj tiel senigas la ceterajn progresemajn fortojn je sia subteno aŭ allasas ilin al la reakcio, kiu lerte organizas ilin, por rompi la dorson al la proleta movado mem.

Inter la diversaj proletaj tendencoj – strebantaj al klasisma politiko kaj al kolektivisma idealo – la komunistoj rekonis la malfacilecon akiri sufiĉe fortan sekvantaron por venki, kaj tial ili – diference de aliaj popolaj partioj – transformiĝis al rigide disciplinita movado, kiu ekspluatas la rusan miton por organizi la laboristojn, sed ne prenas leĝon de ili kaj utiligas ilin en la plej senskrupulaj manovroj.

Tiu ĉi sintenado igas la komunistojn, en la revoluciaj krizoj, pli efikaj ol la demokratoj; sed, ĉar ili tenas kiel eble plej multe distingitaj la laboristajn klasojn disde la ceteraj revoluciaj fortoj – predikante ke ilia "vera" revolucio estas ankoraŭ venonta – ili konsistigas, en la decidaj momentoj, sektecan elementon, kiu malplifortigas la tuton. Krome, ilia absoluta dependeco de la rusa ŝtato, kiu plurfoje uzas ilin por la celoj de sia nacia politiko, malhelpas ke ili povu disvolvi politikon kun ia minimumo da kontinueco. Ili ĉiam bezonas kaŝi sin malantaŭ iu Károly, iu Blum, iu Negrín, poste facile irante al ruiniĝo, kune kun la uzitaj demokrataj pupoj; ĉar la potencon oni akiras kaj konservas ne per nura ruzo, sed per kapablo respondi laŭ kohera kaj viveca maniero al la necesoj de la moderna socio.

Se la lukto morgaŭ restus enfermita en la tradicia kampo nacia, tiam estus tre malfacile eskapi el la malnovaj kontraŭdiraĵoj. La naciaj ŝtatoj ja tiel profunde planizis siajn ekonomiojn, ke la centra demando tre baldaŭ fariĝus scii, kiu grupo de ekonomiaj interesoj, nome kiu klaso, devos mastri la gvidilojn de la plano. La fronto de la progresemaj fortoj estus facile frakasata en la boksado inter klasoj kaj ekonomiaj kategorioj. Plej verŝajne la reakciuloj estus la profitantoj de tio.

Vera revolucia movado devos ekstari fare de tiuj, kiuj scipovis kritiki la malnovajn politikajn vidmanierojn; ĝi devos kapabli kunlabori kun la demokrataj kaj kun la komunistaj fortoj, kaj ĝenerale kun ĉiuj, kiuj kunagas por la disrompado de totalismoj; sed samtempe ĝi devos ne lasi enretigi sin de la politika praktiko de iu ajn el ili.

La reakciaj fortoj havas homojn kaj kadrojn lertajn kaj edukitajn al estreco, kiuj akre batalos por konservi sian superstarecon. En la grava momento ili kapablos prezenti sin bone kamuflitaj, ili proklamos sin defendantoj de libereco, de paco, de la ĝenerala bonstato, de la pli malriĉaj klasoj. Jam en la pasinteco ni vidis, kiel ili enŝoviĝis malantaŭ la popolajn movadojn kaj ilin paralizis, devojigis, ŝanĝis ĝuste en la malon. Sendube ili estos la plej danĝera forto, kun kiu oni devos kalkuli.

La punkto, sur kiu ili klopodos apogi la levilon, estos la restaŭrado de la nacia ŝtato. Ili povos tiel influi sur la plej disvastigita popola sento, plej ofendita de la lastaj okazoj, plej facile uzebla por reakciulaj celoj: la patriota sento. Tiamaniere ili povas ankaŭ esperi, ke ili pli facile konfuzigos la ideojn de la kontraŭuloj, ĉar por la popolaj amasoj la sola politika sperto ĝis nun akirita estas tiu okazanta en la nacia kadro, kaj tial estas sufiĉe facile kuntreni ilin kaj iliajn plej miopajn gvidantojn sur la terenon de la rekonstruado de la ŝtatoj disbatitaj fare de la tempesto.

Se tiu ĉi celo estus atingita, la reakcio estus venkinta. Tiuj ŝtatoj povus ja aspekti kiel tre demokrataj kaj socialistaj; la reveno de la potenco en la manojn de la reakciuloj estus tiam nur demando pri tempo. Restariĝus la naciaj ĵaluzecoj, kaj ĉiu ŝtato denove konfidus la kontentigon de siaj postuloj nur al la forto de la armoj. Precipa tasko ree estus pli-malpli baldaŭ transformi la popolojn en armeojn. La generaloj revenus al estreco, la monopolistoj al profitado je la aŭtarcioj, la burokrataroj al ŝveliĝado, la pastroj al kvietigado de la amasoj. Ĉiuj konkeroj de la unua momento ŝrumpus al nulaĵo, antaŭ la neceso denove prepari sin al milito.

La problemo, kiu unuavice estas solvenda, kaj ĉe kies maltrafo ĉia ajn alia progreso estas nura ŝajno, estas la definitiva forigo de la dividiteco de Eŭropo laŭ suverenaj naciaj ŝtatoj. La disfalo de la plejparto de la ŝtatoj de la kontinento sub la germana rulpremilo jam komunigis la sorton de la eŭropaj popoloj, kiuj aŭ ĉiuj kune subkuŝos sub la Hitlera superregado aŭ ĉiuj kune eniros, ĉe ties disfalo, en revolucian krizon, en kiu ili ne trovos sin rigidigitaj kaj distingitaj en solidaj ŝtataj strukturoj. La spiritoj estas jam nun tre pli akceptemaj ol en la pasinteco por federacia reorganizo de Eŭropo. La malmola sperto de la lastaj jardekoj malfermis la okulojn ankaŭ al tiuj, kiuj ne volis vidi, kaj maturigis multajn cirkostancojn favorajn al nia idealo.

Ĉiuj prudentaj homoj jam agnoskas, ke oni ne povas tenadi ekvilibron de sendependaj eŭropaj ŝtatoj, kun la kunvivado de militarisma Germanio ĉe egaleco de kondiĉoj kun la aliaj landoj, nek oni povas dispecigi Germanion kaj teni la piedon sur ĝia kolo, kiam ĝi estos venkita. Ĉe la provo aperis evidenta tio, ke neniu eŭropa lando povas resti flanke, dum la ceteraj batalas, ĉar neniom valoras la deklaroj pri neŭtraleco kaj la paktoj pri neagreso. Estas jam pruvita la neutileco, aŭ pli ĝuste la malutileco, de organizaĵoj laŭ la tipo de la Societo de la Nacioj, kiu pretendis garantii la internacian juron sen militforto kapabla altrudi ĝiajn decidojn, kaj respektante la absolutan suverenecon de la membro-ŝtatoj. Absurda rezultis la principo pri ne-interveno, laŭ kiu ĉiu popolo devas esti lasata libera doni al si la despotan regadon, kiun ĝi preferas, kvazaŭ la interna regsistemo de ĉiu unuopa lando ne konsistigus vivgravan intereson por ĉiuj ceteraj eŭropaj landoj. Nesolveblaj fariĝis la multnombraj problemoj, kiuj venenas la internacian vivon de la kontinento – landlimaj linioj en miksgentaj zonoj, defendo de aligentaj minoritatoj, aliro al la maro por la internaj landoj, balkania demando, irlanda demando, ktp. – kiuj trovas en la Eŭropa Federacio la plej simplan solvon, kiel tion trovis en la pasinteco la respondaj problemoj de la ŝtatetoj fariĝintaj partoj de pli vasta nacia unueco, ĉar ili perdis sian akrecon, transformiĝinte en problemojn de rilatoj interprovincaj.

Aliflanke, la fino de la sento pri sekureco donita de la neatakebleco de Britio, kiu konsilis al la Britoj sian "splendid isolation", la dissolviĝo de la franca armeo kaj de la franca respubliko mem ĉe la unua serioza puŝo de la germanaj fortoj (estas esperinde, ke tiu okazintaĵo tre mildigis la ŝovinisman konvinkon pri la absoluta supereco franca) kaj precipe la konscio pri la graveco de la riskita danĝero je ĝenerala enservutiĝo, ĉio ĉi estas cirkonstancoj, kiuj favoras la starigon de federacia reĝimo, kiu ĉesigu la nunan anarkion. Kaj la fakto, ke Britio jam akceptis la principon pri la hinda sendependeco, kaj Francio potenciale jam perdis, per la agnosko de sia malvenko, sian tutan imperion, plifaciiligas trovi ankaŭ bazon de akordiĝo por eŭropa aranĝo de la koloniaj posedaĵoj.

Al ĉio ĉi estas aldonendaj fine la malapero de kelkaj el la ĉefaj dinastioj kaj la malfortikeco de la bazoj subtenantaj la postvivantajn. Oni devas ja kalkuli, ke la dinastioj, rigardante la diversajn landojn kiel proprajn tradiciajn apanaĝojn, konsistigis kune kun la fortegaj interesoj, kies apogo ili estis, seriozan obstaklon al la racia organizo de Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo, kiuj nur povas apogi sin sur respublika konstitucio de ĉiuj federitaj landoj. Kaj kiam, preteririnte la horizonton de la malnova kontinento, oni ĉirkaŭprenas per kuneca ĉirkaŭrigardo ĉiujn popolojn, kiuj konsistigas la homaron, tiam oni devas jam agnoski, ke Eŭropa Federacio estas la ununura pensebla garantio, ke la rilatoj kun la aziaj kaj amerikaj popoloj povu disvolviĝi sur bazo de paca kunlaborado, atendante, ke en pli malproksima estonteco iĝu ebla la politika unueco de la tuta terglobo.

La disiga linio inter la progresemaj partioj kaj la reakciaj partioj tial falas jam ne laŭ la formala linio de pli granda aŭ pli malgranda demokrateco, de pli aŭ malpli granda socialismo starigota, sed laŭ la tre nova substanca linio, kiu disigas tiujn, kiuj konceptas kiel esencan celon de la politika lukto la malnovon, nome la konkeron de la nacia politika potenco – kaj kiuj faros, eĉ nevole, la ludon de la reakciaj fortoj, lasante ke la inkandeska lafo de la popolaj pasioj solidiĝu en la malnova muldilo kaj ke la malnovaj absurdaĵoj reekstaru – disde tiuj, kiuj vidos kiel centran taskon la kreadon de solida internacia ŝtato, kaj kiuj direktos la popolajn fortojn al tiu ĉi celo kaj, eĉ konkerinte la nacian povon, uzos ĝin ĉefe kiel ilon por efektivigi la internacian unuecon.

Per propagando kaj per agado, klopodante ĉiamaniere starigi interkonsentojn kaj kunligojn inter la unuopaj movadoj jam certe formiĝantaj en la diversaj landoj, oni devas jam ekde nun meti la fundamentojn de movado, kiu kapablu mobilizi ĉiujn fortojn, por naskigi la novan organismon, kiu estos la plej grandioza kaj noviga kreaĵo inter tio, kio jam de antaŭ multaj jarcentoj ĝis nun iam ekstaris en Eŭropo; por starigi solidan federacian ŝtaton, kiu disponu je eŭropa armeo anstataŭ la naciaj armeoj; kiu decide rompu la ekonomiajn aŭtarciojn, spinon de la totalismaj reĝimoj; kiu havu la organojn kaj la sufiĉajn rimedojn por plenumigi en la unuopaj federitaj ŝtatoj siajn decidojn celantajn tenadi komunan ordon, tamen lasante al la ŝtatoj mem aŭtonomecon ebligantan ke la politika vivo malrigide artikiĝu kaj disvolviĝu laŭ la apartaj specifaj karakterizoj de la diversaj popoloj.

Se en la ĉefaj eŭropaj landoj ĉeestos sufiĉa nombro da homoj, kiuj komprenos tion, la venko baldaŭ estos en iliaj manoj, ĉar la situacio kaj la animoj estos favoraj al ilia agado. Ili havos antaŭ si partiojn kaj tendencojn, kiuj ĉiuj malbone kvalifikiĝis sekve de la katastrofa sperto de la lasta jardudeko. Ĉar estos tiam la horo de novaj venkoj, tiam estos ankaŭ la horo de novaj homoj: de la MOVADO POR LIBERA KAJ UNUIGITA EŬROPO.


III. TASKOJ DE LA POSTMILITO – LA REFORMO DE LA SOCIO


Libera kaj unuigita Eŭropo estas necesa premiso al la plipotencigo de la moderna civilizo, kiu suferis halton dum la totalisma epoko. La fino de tiu ĉi epoko tuj reekmarŝigos la historian procezon kontraŭ malegaleco kaj kontraŭ sociaj privilegioj. Ĉiuj malnovaj konservativaj institucioj, kiuj malhelpis ties efektiviĝon, estos disfalintaj aŭ disfalantaj; kaj tiun ilian krizon oni devos ekspluati kuraĝe kaj decideme.

La eŭropa revolucio, por respondi al niaj postuloj, devos esti socialista, nome ĝi devos celi al emancipado de la laboristaj klasoj kaj al realigo por ili de pli homaj vivkondiĉoj. La orientiĝa kompaso por la tiudirekte farotaj decidoj tamen ne povas esti la nure doktrina principo, laŭ kiu la privata posedo de la materiaj produktiloj devas esti laŭprincipe forigita kaj nur provizore tolerata, kiam oni vere ne povas malhavi ĝin. La ĝenerala ŝtatigo de la ekonomio estis la utopia formo, en kiu la laboristaj klasoj bildigis al si sian liberiĝon disde la kapitalisma jugo; sed, kiam ĝi estas plene realigita, ĝi ne portas al la revita celo, sed al la starigo de reĝimo, en kiu la tuta loĝantaro estas servantigita al la mallarĝa klaso de la burokratoj administantaj la ekonomion.

La vere fundamenta principo de socialismo, de kiu la principo pri ĝenerala kolektivigo estis nur surfaca kaj fuŝa dedukto, estas tiu, laŭ kiu la ekonomiaj fortoj devas ne superregi la homojn, sed – same kiel ĉe la naturaj fortoj – ili devas esti submetitaj, gvidataj, kontrolataj de ili kiel eble plej racie, por ke la grandaj amasoj ne estu ties viktimoj. La gigantajn fortojn de progreso, kiuj elŝprucas el la individua intereso, oni devas ne estingi en la marĉo de la rutina praktiko, kio poste starigas la nesolveblan problemon, renaskigi la spiriton de iniciatemo per diferencigo de salajroj kaj tiaspecaj intervenoj; tiuj fortoj, kontraŭe, devas esti stimulataj kaj plilarĝigataj, proponante pli grandajn oportunecojn de disvolvigo kaj de utiligo, kaj samtempe oni devas plifirmigi kaj plibonigi la digojn, kiuj kunfluigas ilin al la celoj plej avantaĝaj por la tuta kolektivo.

La privatan proprieton oni devas abolicii, limigi, korekti, plivastigi laŭ la kazoj, ne dogme kaj laŭprincipe. Tiu ĉi gvidlinio nature enkadriĝas en formiĝadon de eŭropa ekonomia vivo liberigita disde la koŝmaroj pri militarismo kaj pri nacia burokratismo. La racia solvo devas anstataŭiĝi al la malracia, ankaŭ en la konsciencoj de la laboristoj. Volante pli detale indiki la enhavon de tiu ĉi gvidlinio, kaj atentigante, ke la taŭgeco kaj la aplikmanieroj de ĉiu programero devos ĉiam esti juĝataj kun rilato al la jam nepre necesa antaŭkondiĉo pri eŭropa unueco, ni reliefigas la jenajn punktojn:

a) Oni ne povas plu lasi al privatuloj tiujn entreprenojn, kiuj, plenumante neeviteble monopolan aktivecon, troviĝas en kondiĉoj, per kiuj ili povas ekspluati la amason de la konsumantoj; pri tio estas ekzemploj la elektraj industrioj, la entreprenoj, kiujn oni volas vivtenadi pro kaŭzoj de publika intereso, sed bezonantaj, por ne fali, protektajn importimpostojn, subvenciojn, favorajn mendojn ktp. (la plej rimarkinda ekzemplo de tiu ĉi tipo de industrio estis ĝis nun en Italio la ŝtalindustrioj), kaj la entreprenoj, kiuj pro la grandecoj de la investitaj kapitaloj kaj la nombro de la okupitaj laboristoj, aŭ pro la graveco de la branĉo, kiun ili superregas, povas ĉantaĝi la ŝtatajn organojn, altrudante al ili por si plej avantaĝan politikon (ekz. minindustrioj, grandaj bankaj institucioj, grandaj armfabrikoj). Tio estas la kampo, en kiu oni devos sendube efektivigi tre larĝskalajn ŝtatigojn, sen ia ajn hezito antaŭ la ekzistantaj posedrajtoj.

b) La karakterizoj, kiujn havis en la pasinteco la heredrajtoj, permesis al malmultaj privilegiitoj akumuladi en siajn manojn riĉaĵojn, kiujn estos oportune distribui dum revolucia krizo laŭ egaligaj kriterioj, por forigi la parazitajn klasojn kaj doni al la laboristoj la produktilojn, kiujn ili bezonas, por plibonigi iliajn vivkondiĉojn kaj atingigi al ili pli grandan sendependecon de vivo. Nome ni pensas pri agrara reformo, kiu, transdonante la teron al tiuj, kiuj ĝin kultivas, ege kreskigu la nombron de la proprietuloj, kaj pri industria reformo, kiu plivastigu la proprieton de la laboristoj en la neŝtatigitaj sektoroj, per kooperativaj administradoj, per laborista akcia proprieto, ktp.

c) La junuloj devas esti helpataj per la necesaj prizorgoj, por redukti ĝis minimumo la distancojn inter la diversaj startpozicioj en la lukto por la vivo. Pli specife, la publika eduka sistemo devos doni efektivajn eblecojn daŭrigi la lernadon ĝis la superaj gradoj por la pli taŭgaj anstataŭ ol por la pli riĉaj; kaj ĝi devos prepari en ĉiu studfako, por la alirigo al la diversaj metioj kaj al la diversaj aktivecoj profesiaj kaj sciencaj, nombron da individuoj respondantan al la postuloj de la merkato, tiel ke la mezaj pagoj rezultu poste proksimume egalaj por ĉiuj profesiaj kategorioj, kiom ajn grandaj povos esti la diferencoj interne de ĉiu kategorio laŭ la diversaj individuaj kapabloj.

d) La preskaŭ senlima potenciala kapablo de amasa produktado je ĉefnecesaĵoj, per la moderna tekniko, jam permesas certigi al ĉiuj, per relative malalta socia kosto, nutradon, loĝejon kaj vestojn, kun la minumuma konforto necesa por konservi la senton de homa digneco. La homa solidareco al tiuj, kiuj restas malgajnintaj en la ekonomia lukto, devos tial ne aspekti en la formoj de kompatemo, ĉiam humiligaj kaj produktantaj la samajn malbonojn, kies sekvojn ili klopodas plibonigi, sed per aro da prizorgoj, kiuj senkondiĉe garantiu al ĉiuj, ĉu ili povas aŭ ne povas labori, konvenan vivnivelon, nemalpliigante la stimulon al laboro kaj al ŝparado. Tiel neniu estos devigita de mizero, akcepti strangolajn laborkontraktojn.

e) La liberigo de la laboristaj klasoj povos okazi nur realigante la kondiĉojn skizitajn ĉe la antaŭaj punktoj: ne lasante ilin refali sub la povon de la ekonomia politiko de la monopolaj sindikatoj, kiuj simple transportas en la laboristan kampon la altrudajn metodojn precipe karakterizajn de la granda kapitalo. La laboristoj devas refariĝi liberaj elekti siajn reprezentantojn por kolektive trakti la kondiĉojn, je kiuj ili intencas doni sian laboron, kaj la ŝtato devos liveri la jurajn rimedojn por garantii la respektadon de la subskribitaj paktoj; sed ĉiuj monopolistaj tendencoj povos esti efike kontraŭbatalataj, kiam estos realigitaj tiuj sociaj trasformoj.

Tiuj ĉi estas la ŝanĝoj necesaj por krei ĉirkaŭ la nova ordo tre larĝan tavolon el civitanoj interesitaj al ĝia tenado, kaj por doni al la politika vivo firmigitan karakteron de libereco, impregnita per forta sento pri socia solidareco. Sur ĉi tiuj bazoj, la politikaj liberecoj povos vere havi konkretan kaj ne nur formalan enhavon, por ĉiuj, ĉar la amaso de la civitanoj havos sendependecon kaj scion sufiĉajn por estigi konstantan kaj efikan kontroladon pri la reganta klaso.

Pri la konstituciaj institutoj estus superflue halti, ĉar, ne povante antaŭvidi la cirkonstancojn, en kiuj ili devos ekstari kaj agi, ni nur ripetus tion, kion jam ĉiuj scias pri la neceso de reprezentaj organoj, pri la formado de leĝoj, pri la sendependeco de la juĝistaro, kiu anstataŭos la nunan por senpartia aplikado de la leĝoj, pri la libereco de preso kaj de asociiĝo, por informadi la publikan opinion kaj doni al ĉiuj civitanoj la eblecon efektive partopreni en la vivo de la ŝtato. Pri du solaj demandoj estas necese pli bone precizigi la ideojn, pro ilia aparta graveco en la nuna momento en nia lando: pri la rilatoj de la ŝtato kun la eklezio kaj pri la karaktero de la politika reprezentado.

a) La konkordaton, per kiu en Italio Vatikano starigis aliancon kun faŝismo, oni devas nepre abolicii, por aserti la nur laikan karakteron de la ŝtato, kaj por nemiskompreneble fiksi la superan rolon de la ŝtato en la civila vivo. Ĉiuj religiaj kredoj devas esti egale respektataj, sed la ŝtato devos ne plu havi bilancon pri la kultoj.

b) La barako el muldokartono, kiun faŝismo starigis per la korporacia sistemo, disfalos kune kun la aliaj partoj de la totalisma ŝtato. Kelkaj opinias, ke el tiuj rompitaĵoj oni povos morgaŭ eltiri materialon por la nova konstitucia ordo. Mi ne kredas tion. En la totalismaj ŝtatoj la korporaciaj ĉambroj estas la moko, kiu kronas la polican kontroladon sur la laboristoj. Sed eĉ se la korporaciaj ĉambroj estus la sincera esprimo de la diversaj kategorioj profesiaj, ili neniam povus esti kvalifikitaj por pritrakti demandojn pri ĝenerala politiko, kaj en la pli propre ekonomiaj demandoj ili fariĝus organoj de altrudo de la sindikate plej potencaj kategorioj. Al la sindikatoj oni devos doni vastajn taskojn de kunlaborado kun la ŝtataj organoj komisiitaj solvi la problemojn, kiuj plej direkte ilin tuŝas, sed oni devas nepre ekskludi, ke oni al ili konfidus ian ajn leĝofaran funkcion, ĉar el tio rezultus feŭda anarkio en la ekonomia vivo, konkludiĝontan en renovigitan politikan despotecon. Multaj, kiuj naive sin lasis kapti per la mito de korporaciismo, povos kaj devos esti altirataj en la laboron de renovigo; sed necesas, ke ili ekkonsciu pri tio, kiom absurda estas la solvo de ili konfuze revita. Korporaciismo povas havi konkretan vivon nur en la formo ricevita en la totalismaj ŝtatoj, por enregimentigi la laboristojn sub funkciuloj, kiuj kontrolu ĉiun ilian movon laŭ la intereso de la reganta klaso.

La revolucia partio ne povas esti diletante improvizata en la decida momento, sed ĝi devas jam de nun komenci formiĝi almenaŭ en sia centra politika sinteno, en siaj ĝeneralaj kadroj kaj en siaj unuaj direktivoj pri agado. Ĝi ne reprezentu malhomogenan amason da tendencoj, nur negative kaj provizore kunigitaj, nome pro ilia kontraŭfaŝisma pasinteco kaj en la simpla atendado je la falo de la totalisma reĝimo, pretaj disperdiĝi laŭ la diversaj unuopaj vojoj, kiam tiu celo estos atingita. La revolucia partio scias, kontraŭe, ke nur tiam vere komenciĝos ĝia verko; kaj tial ĝi devas konsisti el homoj, kiuj trovas sin konsentaj pri la ĉefa problemoj de la estonteco.

Ĝi devas penetri per sia metoda propagando ĉien, kie troviĝas subpremitoj de la nuna reĝimo, kaj, prenante kiel deirpunkton problemon jen kaj jen sentatan de la unuopaj personoj kaj klasoj kiel plej dolorigan, montri, kiel ĝi kunligiĝas kun aliaj problemoj, kaj kio povus esti la vera solvo. Sed el la pli kaj pli grandiĝanta sfero de siaj simpatiantoj ĝi devas ĉerpi kaj varbi en la organizon de la movado nur tiujn, kiuj faris el la eŭropa revolucio la ĉefan celon de sia vivo; kiuj discipline realigadas tagon post tago la necesan laboron, atente prizorgas ĝian daŭran kaj efikan sekurecon, eĉ en la plej malmole kontraŭleĝaj situacioj, kaj konsistigas tiel la solidan reton, kiu donas konsiston al la malpli stabila sfero de la simpatiantoj.

Preterlasante ja neniun okazon kaj neniun kampon por semi sian parolon, ĝi devas turni sian agemon tute unuavice al tiuj medioj, kiuj estas plej gravaj kiel centro de disvastigo de ideoj kaj kiel centro de varbado de batalemaj homoj; ĉefe al la du sociaj grupoj plej sentivaj en la hodiaŭa situacio, kaj decidaj en la morgaŭa; t.e. la laborista klaso kaj la intelektulaj medioj. La laborista klaso estas tiu, kiu malpli submetiĝis al la totalisma skurĝo kaj kiu estos plej preta reorganizi siajn vicojn. La intelektuloj, precipe la pli junaj, estas tiuj, kiuj plej multe sentas sin sufoki kaj naŭzi fare de la reganta dispotismo. Iom post iom aliaj klasoj estos neeviteble altirataj al la ĝenerala movado.

Ĉiu ajn movado, kiu maltrafus la taskon alianciĝi kun tiuj fortoj, estas kondamnita je sterileco; ĉar, se ĝi estas movado nur de intelektuloj, ĝi malhavos la amasajn fortojn necesajn por forŝovi la reakciajn rezistojn, ĝi estos malfidema kaj malfidata rilate kun la laborista klaso; kaj eĉ se animita de demokrataj sentoj, ĝi emos antaŭ la malfacilaĵoj malsuprengliti sur la terenon de la mobilizo de ĉiuj ceteraj klasoj kontraŭ la laboristoj, nome al faŝisma restaŭrado. Se ĝi apogos sin nur sur la proletaro, ĝi malhavos tiun klarecon de penso, kiu povas veni nur de intelektuloj, kaj kiu estas necesa por bone distingi la novajn taskojn kaj la novajn vojojn: ĝi restos enŝlosita en la malnova klasismo, ĝi vidos ĉie malamikojn kaj ĝi malsuprenglitos al la doktrineca solvo komunisma.

Dum revolucia krizo, estas tasko de tiu ĉi movado organizi kaj direkti la progresemajn fortojn, utiligante ĉiujn tiujn popolajn organojn, kiuj spontane formiĝas kiel ardaj fandujoj, en kiujn iras miksiĝi la revoluciaj amasoj, ne por elmeti plebiscitojn, sed atendante esti gvidataj. Ĝi ĉerpas la klarvidon kaj la sekurecon pri la farendaĵo ne el antaŭa konsekro fare de ankoraŭ ne ekzistanta popola volo, sed el la konscienco reprezenti la profundajn postulojn de la moderna socio. Ĝi donas tiamaniere la unuajn gvidliniojn de la nova ordo, la unuan socian disciplinon al la senformaj amasoj. Pere de tiu diktatoreco de la revolucia partio formiĝas la nova ŝtato, kaj ĉirkaŭ ĝi la nova vera demokratio.

Ne estas timende, ke tia revolucia reĝimo necese elfluu en renovigitan despotismon. Tien ĝi elfluas, se ĝi estas modelinta tipon de servuta socio. Sed se la revolucia partio estigados, per firma mano, ekde la tute unuaj momentoj, la kondiĉojn por libera vivo, en kiu ĉiuj civitanoj povu vere partopreni en la vivo de la ŝtato, tiam ĝia evoluado okazos, eĉ se tra eventualaj neĉefaj politikaj krizoj, en la direkto al progresiva komprenado kaj akceptado fare de ĉiuj pri la nova ordo, kaj tial en la direkto al kreskanta ebleco de funkciado de liberaj politikaj institucioj.

Hodiaŭ estas la momento, kiam oni bezonas esti kapablaj forĵeti malnovajn pakaĵojn, fariĝintajn balasto, kaj teni sin pretaj al la novo, kiu alvenas tute alia ol ĉio, kion oni estis imagintaj; flankenmeti la nekapablajn inter la maljunuloj kaj eksciti novajn energiojn inter la junuloj. Hodiaŭ sin reciproke serĉas kaj renkontas, komencante teksi la vefton de la estonteco, tiuj, kiuj ekvidis la kialojn de la nuna krizo de la eŭropa civilizo, kaj kiuj tial rikoltas la heredaĵon de ĉiuj movadoj por la suprenirigo de la homaro, dronintaj pro malkompreno pri la atingenda celo aŭ pri la rimedoj uzendaj por atingi ĝin.

La vojo irota ne estas facila, nek sekura. Sed ĝi estas irenda kaj ni iros ĝin!